Kie sindikatanoj komencas sian tagon sur la reto
Esperanto kaj la internacia sindikata movado
Ni scias, ke Esperanto povas esti potenca ilo por plibonigi la komunikadon, transponti la kulturajn apartigojn, kaj lukti por mondo pli pacema kaj justa. Sed ĉiuj homoj ne scias tion, kaj en la internacia sindikata movado, Esperanto plu estas nekonata. Ju pli la sindikatoj komunikas trans la landlimoj kaj kune aktivas kadre de tutmondiĝo, des pli Esperanto povas esti tre utila.
La Esperanta movado devas trovi rimedojn por interesi la sindikatanojn al la internacia lingvo.
LabourStart povas helpi. LabourStart estas la retpaĝaro pri novaĵoj kaj kampanjoj de la internacia sindikata movado, bazita en Londono kaj fondita en 1998. Ties 135,000 subtenantoj regule kampanjas por apogi la laboristajn rajtojn (kaj pli larĝe la homajn rajtojn) pere de iliaj retkampanjoj.
Tiuj kampanjoj aperas je ĝis 30 lingvoj, inkluzive en tiuj, kiujn vi bezonas, kiel la angla, franca, hispana kaj germana. Sed ili ĉiam aperas ankaŭ en Esperanto.
Ĉar niaj sindikataj partneroj rigardas la rezultojn de niaj klopodoj, ili rimarkas la lingvon Esperanton, kiun plej ofte ili ne konas.
Por pruvi la utilecon de Esperanto, por montri ke ĝi estas vivanta lingvo parolata ĉie en la mondo, tio helpus se multe pli da esperantistoj subtenus niajn kampanjojn:
Jen listo de niaj nunaj kampanjoj en la internacia lingvo
Ĉu vi povus elekti unu aŭ plurajn el tiuj ĉi kampanjoj kaj enskribiĝi, montrante vian subtenon?
Kaj ĉu vi povus diskonigi tiun mesaĝon en viaj organizaĵoj kaj via lando?
Notu, ke Esperanto figuras ankaŭ en niaj novaĵpaĝoj, kaj ke vi povas legi la lastajn internaciajn novaĵojn de la labormedio en la internacia lingvo ĉi tie:
http://eo.labourstart.org
Se vi havas demandojn, ne hezitu
kontakti nin (en la angla aŭ en Esperanto).
Dankegon!